
Hodiaŭ ni iris kun Yumi al ŝia fako. Mi ŝajnigis, ke mi estis interŝanĝstudanto kaj ricevis ĉiujn informfoliojn kaj eĉ prezentis min mem.

Fake, mi aĉetis du poemojn el ulo, kiu estis vendante ilin kiel libertempo. Eble li donis tro multe da mono al li. Yumi riproĉis min, haha.
Mi ŝatus studi ĉi tie.


Yumi estas violenta.

Poste, ni trinkis bananlikvaĵon kafeje.


Tre laciganta tago… Ni iris la Nacian Poŝton por sendi skatolon de Yumi. Ŝi volis sendi aĵojn, kiujn ŝi aĉetis perue, librojn kaj vestaĵojn, kiujn ŝi ne plu uzos ĉi tie. La unua malbonokazaĵo estis, ke Yumi forgesis ŝian pasporton kaj memoris kiam ni jam estis ĉe la Nacia Poŝto (kiu estas en “Retiro”), do ni revenis ŝian hejmon kaj manĝis tie rostitan kokidon kun terpomojn (tre bongusta), kiu ni aĉetis vendejete. Tiam ni revenis la Nacian Poŝton kaj atendis nian vicon.



La sendado estis TREEGE kosta. Preskaŭ kvincent sepdek pesojn! Pli ol ĉio, kio estis skatole. Ni bezonis meti la enhavon de nia skatolo en tiun oficialan grizan poŝtskatolon.

Tiu estas mi, kun la skatolo kape.



Yumi faris tiun oranĝfeltan fiŝpupon :)

Ni iris al la INCAA (Nacia Instituto de Kino kaj Aŭdvideblaj Artoj) por spekti je “Una semana solos” (Unusemajne solaj). Ĝi temas pri kusenoj, kiuj loĝis en argentina riĉa apartita komunumo kaj kutimis eniri hejmojn de aliuloj.
Ni vidis tiun murdesegnon en la vojo kinejen.
Ni ekrimarkis, ke la subteraj trajnoj estas antikvaj japanaj vagonaroj.


Dum ni atendis por ke la filmo eku, ni tagmanĝis en McDonald’s.



Yumi ĉiam estas movanta. Ŝi estas malfacile fotebla. Eble ŝi ne havas almon.




Ĉi-dimanĉe ni iris al San Telmo ĉar kutime tiutage okazas foiro tie.

La homoj parolis al mi angle. Mi ne scias el kie ili pensis, mi estis.


Ni trovis straton kun la nomo Ĉilio, do Yumi volis foti min apud ĝi.

Mi ŝatis tiujn ĉi ŝtonojn.
Ni vidis kelke da terurigajn bebpupojn foire.









(Hahaha, lia mieno!)

Ni ankaŭ spektis stratmuzikistojn.


Kaj manĝis sukernubon.



Poste, ni trinkis kafon kefeje en „9 de Julio“.

Hodiaŭ ni pasis la tagon en „Café López“. Ĝi estas moderna kafejo en Belgrano, proksime al la metrostacio „Scalabrini Ortiz“. Ni kunportis ĉiujn niajn aĵojn kaj uzis du tablojn. Ni pasis preskaŭ la tuttagon tie.


Kion ni plej ŝatas de tiu ĉi kafejo, estas la lunarkojn. Ili estas speciale kraketemaj kaj dolĉaj.


Yumi legis iome. Mi ŝatas ŝian paĝmarkilon.

Ni pasis tiom da tempo tie, ke ni eĉ dormis. Ni vicis: unu dormis unue, kaj poste la alia. Tiel, ni ŝajnigis, ke ni estis ankoraŭ trinkantaj kafon kaj ke la alia iris al la banĉambron, aŭ io simile.

Ravrava.

Ni tagmanĝis ramenon, kiun ni aĉetis hieraŭ en la ĉina kvartelo. Yumi venis al mia gastejo por kuiri ĝin.

Ni miksis ĝin kun ovojn (la alumetoj plaĉas al mi).

Ni ne havis taŭgan teleron por manĝi ramenon, do mi uzis plastan ujon. Ni ankaŭ manĝis spagetojn, kiujn Yumi faris hieraŭ.

Yumi ne povis manĝi pli.

Mi tre ŝategas ŝiajn aĵojn.

Poste, ni iris al ŝia gastejo ĉar ŝi volis preni siajn krajonojn. Tiu ĉi estas la apuda domo.
Ni iris al la ĉina kvartalo por aĉeti japanan sojsaŭcon. Tie, ni trovis kelkajn produktojn kun ja stranga kaj erara japana.

“bisukeTSUto”

…????????????

Yumi kaj mi, nune, preskaŭ estas senhejmuloj, do ni pasas la plejtempon en kefejoj babilante kaj desegnante (kaj manĝante lunarkojn). Hodiaŭ ni iris al „Los Galgos“ (La Leporhundoj). Ĝi estas tre bela kaj malnova kafejo lokiĝita en la urbocentro de Bonaero, proksime al la metrostacio „Callao“. Klasikaj kafejoj ege plaĉas al mi. Mi sentas, kvazaŭ alitempe, kiel Mozart.


Bonulo mortigus min pro trinki ĉi tion. Kafo KUN LAKTO KAJ SUKERO.



Malgraŭ Yumi ĉiam batas min…

Ni havis tre bonan tagon!
Mi rimarkis, ke mi kutime fotas ĉiutage, sed neniam uzas la fotojn, do ĉi-vespere mi decidis ekigi blogon por uzi ilin kaj skribi ion esperante.